Klorata acido
Klorata acido | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
Hidrogena klorato | ||||
Kemia formulo | HClO3 | |||
PubChem-kodo | 19654 | |||
ChemSpider kodo | 18513 | |||
CAS-numero-kodo | 7790-93-4 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | senkolora likvaĵo, ekzistanta nur en akva solvaĵo 40% | |||
Molmaso | 84.45914 g mol−1 | |||
Smiles | OCl(=O)=O | |||
Denseco | 1.28 g/cm3 (likva) | |||
Fandopunkto | 20 °C (253,15 K), solvaĵo 18% | |||
Bolpunkto | 40 °C (313,15), malkomponiĝas | |||
Solvebleco | Akvo:>40 g/100 ml (20 °C) | |||
Acideco (pKa) | -2,7 | |||
Ekflama temperaturo | Nebrulema, eksplodema substanco | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Risko | ||||
Sekureco | ||||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝo | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H271, H314, H318 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P264, P280, P301+330+331, P303+361+353, P305+351+338, P310, P363, P405, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Klorata acido aŭ HClO3 estas klora oksoacido kaj formala antaŭanto de ĉiuj klorataj acidoj. Ĝi estas forta acido (Acideco (pKa)= -2,7) kaj forta oksidigagento. Ĝi estas senkolora likvaĵo, forte fumiganta en humida aero, kun blankigaj baktericidaj proprecoj. Ĝi estas produktata per reakcio de la sulfata acido kun "baria klorato".
Ba(ClO3)2 + H2SO4 → 2HClO3 + BaSO4
Ĝi estas stabila en malvarma akvosolvaĵo ĝis kiam koncentriĝo atingas 30%, kaj solvaĵo 40% estas preparebla per zorga vaporigo sub malalta premo. Pli alta ol tiuj koncentriĝoj, kaj sub varmigo, solvaĵoj kun klorata acido malkomponiĝas por estigi variaĵon da produktoj, same kiel:
8HClO3 4HClO4 + 2H2O + 2Cl2 + 3 O2
Rimarku ke la klorata acido misproporcias en "perklorata acido" en kiu la kloratomo havas oksidastaton +7 krom la 0 oksidastato de la klorgaso laŭ la redoksa reakcio. Tiamaniere ke, sub adekvataj kondiĉoj, ĝi same uzatas por estigi la perkloratan acidon.
3HClO3 HClO4 + H2O + 2ClO2
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis unue malkovrita de Claude Louis Berthollet (1748-1822) kiu tute ne konsciis pri ĝia naturo. Li reakciis klorgason tra solvaĵo de kalia karbonato. Li suspektis ke la substanco estigita estis malsama ol la tiam konata "oksomuriata acido". Pli malfrue, Richard Chenevix (1774-1830), konfirmis lian suspekton, kaj nomis ĝin "hiper-oksomuriata acido", iom antaŭ esti unuafoje izolita.
Tamen ni ŝuldas al Louis-Nicolas Vauquelin (1763-1829) kaj Gay-Lussac (1778-1850) kiuj unue produktis ĝin laŭ ties pura stato. Krom ili, Humphry Davy (1778-1829) studis ĝin kaj erare konkludis ke ĝi estis komponita de du partoj de hidrogeno, unu de kloro kaj ses de oksigeno[2].
Mineralaj acidoj
[redakti | redakti fonton]Halogenidaj acidoj | |||||||
HF | Fluorida acido | HCl | Klorida acido | HBr | Bromida acido | HI | Jodida acido |
HFO | Hipofluorita acido | HClO | Hipoklorita acido | HBrO | Hipobromita acido | HIO | Hipojodita acido |
HFO2 | Fluorita acido | HClO2 | Klorita acido | HBrO2 | Bromita acido | HIO2 | Jodita acido |
HFO3 | Fluorata acido | HClO3 | Klorata acido | HBrO3 | Bromata acido | HIO3 | Jodata acido |
HFO4 | Perfluorata acido | HClO4 | Perklorata acido | HbrO4 | Perbromata acido | HIO4 | Perjodata acido |
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Chemistry, John Daintith
- A System of Chemistry for the Use of Students of Medicine, Franklin Bache
- The Nature of the Chemical Bond and the Structure of Molecules and Crystals ..., Linus Pauling
- A text book of chemical philosophy : on the basis of Dr. Turner's Elements ..., Jacob Green,Edward Turner
- A Cyclopaedia of Quantitative Chemical Analysis, Frank H. Storer
- A Manual of Analytical Chemistry ..., Heinrich Rose
- Comparative Inorganic Chemistry[rompita ligilo], Bernard Moody
- Elements of chemistry: in the order of the lectures given in Yale College, Benjamin Silliman
- A dictionary of chemistry and mineralogy, with their applications, Andrew Ure, William Nicholson
- A Manual of Chemistry: Containing the Principal Facts of the Science, in the ..., John White Webster
- HClO3 Lewis Structure
- Chloric acid - Explosionsandfire
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ LabChem. Arkivita el la originalo je 2020-03-11. Alirita 2017-06-19.
- ↑ The Elements of Experimental Chemistry, Volume 1, William Henry